Provinco Karlovac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlovac
Karlovačka županija
Mapo
Karlovac
Pliaj informoj
Sidejo: Karlovac
Areo: 3 626 km²
Loĝantaro: (2001) 141 787
ISO 3166-2: HR-04
Telefona antaŭkodo: +385 047
Estro (župan): Ivan Vučić
Oficiala retejo: www.kazup.hr
vdr

Provinco Karlovac (kroate: Karlovačka županija) estas unu el la provincoj de Kroatio. Ĝi situas en la centra parto de la lando, tiom, kiom eblas pro la nekutima formo de Kroatio. Ĝi norde limas al Slovenio kaj sude al Bosnio kaj Hercegovino kaj estas kvazaŭ ligilo inter la orienta kaj suda "brakoj" de la kroatia teritorio.

La administra sidejo kaj plej granda urbo de la provinco estas la samnoma urbo Karlovac.

Malgraŭ la situo inter du najbaraj landoj ne estas signifaj trafikaj ligiloj al Slovenio aŭ Bosnio. La plej gravaj vojoj estas la eŭropaj vojoj E65 kaj E71, kiuj komune iras de Zagrebo sud-okcidenten kaj disbranĉiĝas ĉe Karlovac:

  • E65 (samtempe aŭtovojo A1) iras okcidenten al Rijeka (kaj de tie suden);
  • E71 (samtempe nacia vojo 1) iras suden al Split.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La provinco konsistas el 5 urboj kaj 17 pliaj komunumoj. La urboj estas: