Provinco Limpopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri provinco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Limpopo.
Mapo de Sud-Afriko vidigas la 5 distriktojn de Limpopo

La Limpopo provinco estas la plej norda provinco de Sud-Afriko kaj havas ĉ. 5,3 milionojn da loĝantoj (2001). Ĉefurbo de Limpopo estas la urbo Polokwane (Pietersburg).

Antaŭe ĝi ordinare nomiĝis Norda Provinco, sed oni ŝanĝis la nomon en februaro 2002 post elektadoj okazigitaj de la provinca registaro.

Rimarkindaĵo estas Mapungubwe, la areo kie la plej malnova, oron uzanta civilizo de la provinco estis malkovrita, kelkajn jarojn pli frue. La tribo ŝajne havis fortajn ligojn kun la ruinoj kaj civilizo de Granda Zimbabvo.

La popolo de Limpopo estas relative homogena: 97% estas nigruloj, 2% blankuloj, 0,2% kolorhaŭtuloj kaj 0,2% aziandevenuloj. La plej gravaj lingvoj estas norda sota (52%), conga (22%), vendaa (16%) kaj afrikansa (2%).

La nomo Limpopo kelkfoje referencas al la rivero Limpopo.

Vidu ankaŭ