Polokwane
Polokwane signifanta "Loko de Sekureco", pli frue Pietersburg estas grandurbo, universitata urbo, ĉefurbo de Provinco Limpopo en Sudafriko.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Koordinatoj: 23°54′S 29°27′O / 23.9°S, 29.45°O (mapo)Koordinatoj: 23°54′S 29°27′O / 23.9°S, 29.45°O (mapo)
- Areo: 129 km²
- Loĝantaro: 148.103 (en 2012)
- Supermara alteco: 1282–1312 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 015
- Telefonkodo: 0700
Geografio[redakti | redakti fonton]
Polokwane situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Emalahleni troviĝas 220, Pretorio 236, Johanesburgo 291, Bloemfontein 666, Durbano 680, Port Elizabeth 1181, Kaburbo 1546 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
Pietersburg estis fondita en 1886. Dum la brita-bura milito la britoj konstruis tie grandan deportejon por virinoj kaj infanoj. La loĝloko oficiale iĝis urbo en 1992 kaj ĝi prenis la nunan nomon en 2005.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Polokwane estas industria kaj komerca urbo, kie oni produktas ekzemple Koka-kolaon. La urbo estas ŝatata de turistoj kaj ĉasistoj.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Polokwane havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Pretorio kaj al la norda landparto. Fervojo trafikas al Johanesburgo.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Polokwane havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 15-24 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 527 mm. La pluvo kulminas en decembro, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- subĉiela muzeo prezentas la tradician kaj nuntempan vivstilon de la loĝantoj kaj trovaĵojn el la kuprepoko kaj ferepoko
- la loko de unua orotrovejo de la lando
- irlanda domo, nun muzeo
- preĝejoj anglikana kaj romkatolika
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- angla kaj hungara Vikipedioj
- loĝantaro
- mapo, distancoj
- mapo
- vetero