Regiono Navojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La provinco Navojoregiono Navojo (uzbeke : Navoiy viloyati) estas unu el la 12 provincoj de Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Navojo. La provinco Navojo etendiĝas sur 110800 km² en la centro de la lando. Ĝi estas ĉirkaŭata norde kaj oriente de Kazaĥio, sudoriente de la provinco Samarkando, sude de la provinco Kaŝkadaro, sudokcidente de la provinco Buĥaro kaj okcidente de Karakalpakstano. Laŭ kalkuloj la tuta provinco havas ĉ. 767 500 loĝantojn.