Provinco Buĥaro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Koordinatoj: 40° 10′ N 63° 40′ O / 40.167 °N, 63.667 °O (mapo)
La provinco Buĥaro aŭ regiono Buĥaro (uzbeke Buxoro viloyati / Бухоро вилояти) estas provinco (viloyat) de Uzbekio situanta en la sudokcidento de la lando. La dezerto Kizilkumo okupas gravan parton de la teritorio. Ĝi havas limojn kun Turkmenio, kun la provincoj Navojo, Kaŝkadaro, iom de la provinco Ĥorazmo, kaj de Karakalpakstano. Ĝi kovras areon de 40 300 km2. La loĝantaro estas kalkulata je 1 525 900, kun 71% loĝante en la kamparo. Buĥaro estas dividata en 11 administraj distriktoj. La ĉefurbo estas Buĥaro (ĉ. 241 300 loĝantoj). Aliaj gravaj urboj estas Alato, Karakulo, Galasijo, Gazli, Giĵduvano, Kagano, Romitano, Ŝafirkano kaj Vabkento[1].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Хокимият Бухарской области Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine ruse