Punjo
Punjo aŭ Puno (hispanice Puno keĉue Punu << P'uñuypampa) estas urbo kun ĉ. 100.000 loĝantoj kaj situas 3.800 m alte ĉe bordo de la Titikaka-lago sude de Peruo. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma regiono.
Puno estis fondita la 4-an de novembro de 1688 fare de vicreĝo Pedro Fernández Castro Andrade, la Grafo de Lemos.
Trafiko
Puno estas finstacio de la anda fervojo tra Cuzco kaj Arequipa. La sekva flughaveno troviĝas en Juliaca, fore ĉ. 50 km.
Vidindaĵoj
Ĉe „Plaza Mayor” (Ĉefplaco) estas troveblaj la barokaj fasadoj de la Katedralo, ornamitaj per dekorativaj elementoj el la regiona besto- kaj plantovivo. Kontraŭ tio staras la domo de la eksa hispana vicreĝo Grafo de Lemos.
- Arco Deustua
- "Casa del Corregidor"
- Monteto Huaisapata