Pureca ringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pureca ringo

Pureca ringo (konata ankaŭ kiel virgeca ringo, promesa ringoabstina ringo) estis origine inventita en Usono en la 1990aj jaroj fare de kristanismaj grupoj por propagi seksan abstinon. La portado de la ringo estas ofte kunligita kun virgeca garantiaĵo, subskribata komuna proceso inter gepatroj kaj gefiloj.

La portanto de la ringo, la subskribanto de la garantiaĵo promesas deteni, rezervi virgecon ĝis geedziĝo.