Pusztacsó
Pusztacsó (pustaĉo) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Kőszeg. Puszta signifas hungare pusto, kiu celas pri la turka detruo.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9739
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 160
Situo
La vilaĝo situas laŭ la flankovojo inter Kőszeg kaj Sárvár, estas for ĉefvojo kaj fervojo.
Historio
En 1532 la turkoj detruis la vilaĝon. Longe neniu loĝis tie. En 1863 memstara vilaĝo Benkeháza kuniĝis al Pusztacsó.
Vidindaĵoj
La komunumo havas romkatolikan preĝejon pri Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) el la 17-a jarcento. La kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.