Putto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Putto en Obermarchtal (Germanio)

Putto (aŭ plurale putti) estas itala arkitektura vorto por la statuo de vangpufa, mokema suĉinfano, kutime ĉe la fasado de konstruaĵo. La putti estas preskaŭ ĉiam viraj knaboj, kelkfoje anĝeloj. Ili plejparte troviĝas ĉe monumentoj de la itala Renesanco, sed ankaŭ ĉe ĉiuj konstruaĵoj de la sicilia Baroko.

Putti devenas de la arto de antikva Grekio. Ili estis ree malkovritaj kaj uzitaj ekde la itala 14-a jarcento.