Rábapaty
Rábapaty (rabapatj) estas unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Sárvár.
Bazaj informoj
- Areo: 21 km²
- Loĝantaro: 1750
- Poŝtkodo: 9641
- Telefonprefikso: 95
- Koordinatoj: 47°18′07″N 16°55'39″E
Situo
Rábapaty situas laŭ maldekstra bordo de Rába. Sárvár troviĝas 6, Szombathely 30, Budapeŝto 199 km.
Historio
La unua mencio pri Paty okazis en 1293, pri Rábabogyoszló en 1274. Tie longe estis 3 memstaraj vilaĝoj Alsópaty, Felsőpaty kaj Rábabogyoszló, kiuj unuiĝis en 1974.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas kastelo el la 17-a jarcento kaj romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Eta) el la 16-a jarcento.
Famuloj
En Alsópaty naskiĝis episkopo László Esterházy.