Radomir Klajiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rad. KLAJIĈ)

Radomir Klajiĉ (naskiĝis en 1876, serbe Радомир Клајић, latinliterigite Radomir Klajić, sed en esperantlingvaj publikaĵoj kutime skribata Klajiĉ) estis serba esperantisto kaj financa inspektoro en Beogrado. Li estis persista propagandisto, verkis lernolibron en 1910, estis prezidanto de Esperanto-Societo de Beogrado kaj delegito de UEA. Li estis prezidanto de la 5-a Jugoslava Esperanto-kongreso.