Radiadoflukso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radiadoflukso estas radiometria grando, la povumo traigata de optika radiado tra surfaco, do kvociento de la traigita enerdio per la daŭro de la traigado. Por ke la nocio sencu, la daŭro devas ege superi la periodon de la koncerna oscilado elektromagneta.

La nocion oni ankaŭ aplikas al la fonto de radiado, en kiu okazo oni povas preferi nomi ĝin povumo de radiado.

Nombre radiadoflukson esprimas la formulo:

kie:

Φ estas la radiadoflukso
P estas la povumo de la radiado,
E estas la energio,
t estas la tempo (la daŭro).

La SI-unuo de radiadoflukso estas vato (W).

Reduktita radiadoflukso estas la povumo de parto de radiado, interesa el iu speciala vidpunkto, interalie:

  • lumflukso difinita laŭ la sentivo de la homa okulo (la fotometria grando)
  • flukso sunbruniga atentas la efikon sur la homan haŭton
  • flukso fotoefika atentas la efikon je materialoj fotografiaj.