Radiatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ripa radiatoro el gisfero

Radiatoro estas grandsurfaca varmotransdona loĝeja instalaĵo, kiu estas produktita el varmokondukta metalo, kiu la varmon transdonas al la ĉirkaŭo per varmoradiado.

La surfaco de la radiatoro estas aŭ riposimila aŭ aliforme pligrandigita. La materialo de la radiatoro estas plej ofte ŝtalo (ŝtallamena), gisferoaluminio. Ĝi estas plej ofte pasiva en la loĝejoj, dum en la aŭtomobiloj helpas la varmokonvekton aktiva ventolilo.

La varmo estas produktita en hejtiloj, kiuj pumpas la varman akvon - helpe de reguliga termostato - tra la radiatoroj en fermita cirklo reen al la hejtiloj.

Oni povas uzi en la radiatoroj eĉ konvenan frostorezistan fluidon, plej ofte miksita kun akvo.

Ekzistas ankaŭ elektroradiatoro en kiu elektra energio varmigas necirkulantan oleon. Ĝi konvenas por hejtado de malgrandaj ejoj en ne tro malvarma termperaturo.


Komparu: termoradiilo