Saltu al enhavo

Radio FM

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radioricevilo por FM-ondoj

Radio FM estas metodo de radia elsendo per teknologio je frekvenca modulado (FM). Inventita en 1933 de la usona inĝeniero Edwin Armstrong, larĝgrupa FM estas uzata tutmonde por provizi alt-kvalitan sonon super dissendradio. FM-radiofonio]kapablas pli bonan sonkvaliton ol AM-Radio (en normalaj aŭskultaj kondiĉoj), la ĉefa konkuranta radielsenda teknologio, do ĝi estas uzata por plej multaj muzikaj elsendoj. Teorie larĝa AM povas oferti same bonan sonon, se la akceptkondiĉoj estas idealaj. FM-radiostacioj uzas la ultramallongondoj. La esprimo "FM-grupo" priskribas la frekvencan grupon en certa lando, kiu estas dediĉita al FM-elsendado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]