Radio Rebelde

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radio Rebelde (Ribela Radio) estas radiostacio kuba, dekomence sekreta, fondita de Ernesto Che Guevara, dum la kampanjo de geriloj kontraŭ la reĝimo de Fulgencio Batista. La unuaj elsendoj okazis el radiostacioj situaj ekster Kubo. Poste oni klopodis situi transmisoron en la zono kontrolita de la Movado 26-a de Julio en la Sierra Maestra, el kie pluelsendis ĝis la triumfo de la Kuba Revolucio en 1959. Ĝi estis grava armilo por la triumfo de la Kuba Revolucio.

La unua elsendo daŭris nur 20 minutojn. Tiutage oni ne identiĝis la radiostacio kiel poste estos kutime pere de la emocia "...Aquí, Radio Rebelde..." (Ĉi tie Ribela Radio). Male oni elsendis unue la notojn de la Himno Invada, la unuan militinformon pri la Batalo de Pino del Agua kaj pri aliaj agadoj de la kolumno de Che; la kapitano Luis Orlando Rodríguez (Direktoro) redaktis kaj legis mesaĝon rilatante la tagon de la 24a de Februaro kaj la fondon de la radiostacio.