Radioaktiva rubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Transporto de alte radioaktiva, forbrulinta nuklea bruligaĵo el brita NE Hinkley Point

Radioaktiva rubo estas materialo, kiu havas radioaktivajn ecojn kaj kiu ne havas pluan valoran eluzon.

Specoj de la rubo[redakti | redakti fonton]

Oni kutime dividas la rubon laŭ ĝia aktiveco:

  • malaltaktivaj — kutime restaĵoj de malmulte kontaminitaj materialoj
  • meze aktivaj — pluraj kontaminitaj materialoj kun pli granda enhavo, laŭ speco eblas deponi en supraĵan aŭ profundan deponejon
  • alte aktivaj — ekzemple forbrulinta nuklea bruligaĵo aŭ restaĵoj post ties alilaborigo

Laŭ deveno de la rubo oni eblas dividi ĝin:

  • Forbrulinta nuklea bruligaĵo — kiu estas deponata post eluzo en nukleja elektrejoj kaj poste ĝi estas deponita en ŝirmajn kontenerojn en subterejo. Fakte ne temas pri rubo, ĉar eblas ties plua eluzo.
  • Restaĵoj el diagnostiko en sansistemo — resta materialo el sansistemo uzita dum diagnostiko aŭ dum kuracado de malsanoj — radiologio (ekz.: gama tranĉilo)