Radioteletajpo
Radioteletajpo, angle radio teletype, RTTY, estas diĝita modo por sendi tekstojn, en kiu la komuniko okazas per radio.
Tekniko
[redakti | redakti fonton]La signoj estas sendataj same kiel je la kutima per drata sistemo teletajpo aŭ telekso. La signoj estas sendataj en la Baudot-kodo. Eblaj rapidecoj estas inter kelkaj dek kaj kelkaj mil Baud.
Uzantoj
[redakti | redakti fonton]Radioteletajpo estas uzata kiel unu moduladspeco en la amatora radio. Radioamatoroj unue uzis uzitajn profesiajn mekanikajn maŝinojn, kiuj estis aĉeteblaj je malaltaj prezoj. Nun oni preferas uzi komputilojn.
Radioamatoroj uzas frekvencŝanĝon (angle shift) de 170 Hz. Por binara "unu" sono de 2125 Hz estas uzata kaj por binara "nulo" 2295 Hz.
Nun pli modernaj sistemoj estas uzataj kiel PACTOR, PSK31 kaj MFSK.
Profesiaj servoj preskaŭ tute ne plu uzas radioteletajpon.
Sona ekzemplo
[redakti | redakti fonton]La slogano de la vikipedio en radioteletajpo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- DF3OEs reta muzeo pri teletajpo en germana
- MSK-10D - Bedienungsanleitung[rompita ligilo] (PDF-Datei; 2,8 MB) instrulibro en germana
- Video-Display RTTY
- Siemens T37[rompita ligilo]