Diskuto:Radioteletajpo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolon mi kreis kun la titolo Radioteletajpo. Iu ŝanĝis la titolon al Radioteletajpilo. Sed tiu titolo ne taŭgas. Tajpilo estas aparato. La artikolo temas pri la sistemo, modo, ne nur pri la aparato. Mi petis la ŝanĝinton, ripari la aferon, sed li ne reagis ĝis nun. Tial mi reŝanĝis la tekston de la artikolo Sed mi ne scias, kiel oni ŝanĝas titolon. Kiu povas helpi? --Hans Eo (diskuto) 14:21, 24 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Hans. Ĉu mi ĝuste komprenas, ke la titolo fariĝu Radioteletajpo? Se jes, mi alinomigos ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 14:31, 24 Apr. 2013 (UTC)
Mi mem ŝanĝis la titolon al "teletajpilo" ĉar laŭ la enteno de la artikolo, mi pensis ke temas pri la aparato - sed mi povas malfari la ŝanĝon. --Dominik (diskuto) 14:38, 24 Apr. 2013 (UTC) ✔ Farite

Saluton Dominik. Vi skribis pri via ŝanĝpropono je mia diskutpaĝo. Tie mi tuj respondis, post kiam mi rimarkis tion. Sed vi ne reagis tie. Bv. tie legi. Jes, bv. ŝanĝi la titolon al radioteletajpo. --Hans Eo (diskuto) 15:23, 24 Apr. 2013 (UTC) Ho, jam farita! Dankon! --Hans Eo (diskuto) 15:27, 24 Apr. 2013 (UTC)