Ramakriŝna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝri Ramakriŝna

Ŝri Ramakriŝna (1836 - 1886) estis bengala mistikulo. Li loĝis ĉe templo de la diino Kálí, kie li estis pastro. Li praktikis metodojn de preĝo kaj medito el multaj tradicioj, kaj li instruis pri la unueco de religioj. Multaj hinduoj adoras Ramakriŝnan kiel dian enkorpiĝon.

Ŝri Ramakriŝna ne mem verkis librojn, sed post lia morto verkis disĉiploj pri lia vivo kaj liaj instruaĵoj.

Ŝri Ramakriŝna komparis la diferencojn inter religioj kun diferencoj inter lingvoj. Li parolis pri uzantoj de malsamaj lingvoj, kiuj trinkas akvon el la sama rivero, sed nomas la akvon per malsamaj vortoj. Ĝuste tiel, laŭ li, anoj de malsamaj religioj trovas la saman finfinan realecon, kvankam ili nomas ĝin malsame.[1]

M.K.Gandhi skribis ke la vivo de Ramakriŝna "povigas nin vizaĝ-al-vizaĝe vidi Dion."[2]

Notoj

  1. The Gospel of Sri Ramakrishna, eldonita de Sri Ramakrishna Math, Mylapore, Ĉenajo, 1969 (angla versio de la bengala Sri-Sri-Ramakrisna-kathamrta de Mahendranath Gupta; tradukita kaj redaktita de Swami Nikhilananda) p 64.
  2. el la antaŭparolo skribita de M.K. Gandhi en 1924 por la Life of Sri Ramakrishna, eldonita de Advaita Ashrama, Kolkato, 1924,1928. (Libro en la angla, bazita sur la bengala Sri-Sri-Ramakrisna-lilaprasanga de Swami Saradananda.)