Randy Cunningham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Randy Cunningham
Randy Cunningham

Randall Harold Cunningham (naskiĝis la 8-an de decembro 1941 en Los Angeles, Kalifornio) estis ekde 1990 ĝis februaro de 2005 membro de Usona Kongreso en Vaŝingtono.

Dum lia politika aktivado, li agadis inter alie por protektado de bestoj (malpermeso de tranĉado de ŝarkoflosiloj).

Randy Cunningham (republikano) estis forigita el la ofico en 2005, kiam evidentiĝis, ke li estis korupta kaj akceptis subaĉetan monon pro kontaktoj inter Pentagon kaj iu livera firmao. La korupta sumo estis 2,4 mio. $.

La 3-an de marto 2006, li estis juĝita pro koruptado je 8-jara kaj 4-monata prizono kaj je punmono de 1,8 mio. USD.