Reĝino de Ŝeba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝino de Ŝeba

Reĝino de Ŝeba, Sulamita (en la juda-kristana kulturo) aŭ Bilkis (en la araba) aŭ Makeda (en Etiopio) regis laŭ la juda kaj islama tradicio en la 10-a jarcento a.K., estis reĝino de la Reĝlando Ŝeba en la sudokcidenta parto de la araba duoninsulo (la nuna ŝtato Jemeno). Pri ŝi la malnova testamento skribas jene: ŝi „venis al Jerusalemo kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj armaĵojn, tre multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn” (I. Reĝoj 10,2). Ŝi volis tiam viziti Salomonon, pri kies famo ŝi eksciis. La historieto pruvas, ke estis gravaj komercaj kontaktoj inter la tiatempan Israelon kaj sudan parton de Arabio. Laŭ la Biblio, la reĝino vizitis Salomonon „por elprovi lin per demandoj”.

En la islama tradicio, ŝi estas konata kiel Bilkis kaj aperas la historieto en la Korano. Tradicie, en Okcidenta kristanismo kaj Judismo, oni kredas ŝin la "edzino" de Alta Kanto kaj oni nomas ŝin Sulamita. La etiopa tradicio konas ŝin kiel Makeda, kiu geedziĝis kun Salomono kaj ilia komuna filo Meneliko la 1-a fondis la regantan dinastion de Etiopio. Laŭ la legendo, la reĝino alprenis la judan kredon.

Salomono bonvenigas la reĝinon de Ŝeba

Bibliografio