Real256

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Real256 - estas la nomo de vidiga kerno de la firmao SiS. La arkitekturo de la kerno estas simila al la vidiga procesoro SIS 315 kaj ofte oni uzas la nomojn kiel sinonimoj. Tamen tio estas malĝuste, ĉar SIS 315 estas nomo de aparta vidiga ico por videotabuloj. Real256 estas vidiga kerno integrita en nordan ponton de ĉiparo de ĉeftabulo. Real256 estas 256-bita kerno, kiu havas blokon T&l, el unu pinta fluo. Ankaŭ estas 2 bilderaj fluoj, ĉiu el kiuj permesas kolorigi punkton, kunmiksante ĝis 4 teksturojn samtempe. Ekzistas du specoj de Real256: kun frekvenco de kerno 166 MHz (en ĉiparo SIS M651) kaj 200 Mhz (en ĉiparoSIS 661Fx). Real256 havas RAMDAC kun frekvenco 375 MHz, ilaron por aparata malĉifro de DVD kaj permesas prezenti bildon per 2 ekranoj samtempe.