Recesvinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Recesvinto, reĝo de la visigotoj (653672).
Krono de Recesvinto, reĝo de la visigotoj (653672), apartenanta al la Trezoro de Guarrazar.

Recesvinto (? - 672) estis reĝo de visigotoj (653 - 672) kiu kreis, kun sia antaŭulo Ĉindasvinto, korpuson de leĝoj komunaj por la du popoloj de la tiama regno, nome hispanromiaj kaj visigotoj: nome la Liber IudiciorumKodo de Recesvinto.

Historio

Recesvinto estis reĝo de la visigotoj ekde la jaro 653 al 672, kvankam li jam kunregis kun sia patro Ĉindasvinto ekde la 649. Li plenumis politikon diferencan el tiu de la patro, pli akra rilate la judojn, sed pli interkonsenta kun la Eklezio kaj kun la nobelo solvante la problemojn okazigitajn de la terura subpremado fare de sia antaŭulo. Pli precize post la ribelo de Froja, li petis al la episkopojn permeson por pardoni iamajn ribelulojn, kio estis malpermesita de la decidoj de antaŭaj koncilioj.