Regiona politiko de la Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Regiona politiko de la Eŭropa Unio (EU) (iam nomata ligoforta politiko), estas politiko, kies celo estas altigado de komuna kaj ekonomia kohereco. En la programperiodo 2007 - 2013 estis tri celoj: Konverĝado, Regiona konkurenc-kapablo kaj dungateco, Eŭropa teritoria kunlaboro. Regiona politiko estas plej ofte uzata en regionoj NUTS 2, sume ekzistas en EŬ 271 regionoj NUTS 2[1].

Celoj[redakti | redakti fonton]

  •  Regionoj, kiuj rajtas ricevi subtenon kadre de programcelo Konverĝado,
  •  Regionoj, kiuj rajtas ricevi subtenon, statistike nun pli fortaj
  •  Regionoj, kiuj povas ricevi subtenon nur kadre de programcelo Regiona konkurenc-kapablo kaj dungateco
  •  Regionoj, kiuj nun estas pli fortaj ne laŭ statistiko, sed vere pli fortaj kaj nun ricevas subtenon kadre de programcelo Regiona konkurenc-kapablo kaj dungateco
  • Konverĝado[redakti | redakti fonton]

    Plej multe da mono iras al tiu ĉi celo - 81.9 % (283 mld €)[2]. Tiu ĉi celo estas financata de tri fondusoj:

    • Eŭropa fonduso de regiona evoluo - ĝi subtenas regionojn je nivelo NUTS 2, kies malneta enlanda produkto estas sub 75 % de averaĝo de Eŭropa unio. Entute temas pri 84 regionoj de 17 membraj ŝtatoj (en kiuj vivas 154 milionoj de homoj), kiuj povas ricevi maksimume 199.3 mld €. Regionoj, kiuj uzis financan subtenon en antaŭa programperiodo 2000 - 2006 kaj nun estas statistike pli fortaj (ilia malneta enlanda produketo estas super 75 % de averaĝo de Eŭropa unio de jaro 2004, kiam 10 landoj iĝis membroj de Eŭropa Unio) tamen ricevas financan subtenon - temas pri 16 regionoj kaj ili povas ricevi subtenon maksimume 13.9 mld €.[3] Regionoj, kiuj sukcese evoluiĝis kaj ekonomie fortiĝis, ankaŭ ricevas subtenon, sed nun jam laŭ celo Regiona konkurenc-kapablo kaj dungateco.

    Kadre de tiu ĉi fonduso estas subtenataj diversajn aktivaĵojn, ekzemple:

      • Fortigado de rilatoj inter esploraj institucioj kaj industrio, faciligado de uzado de informaciaj kaj komunikaj teĥnologioj.
      • Modernigado kaj konstruado de baza infrastrukturo (trafikaj, energetikaj retoj)
      • Protektado de vivmedio, subtenado de ekologia industrio.
    • Eŭropa sociala fonduso
    • Ligoforta fonduso - ĝi subtenas ŝtatojn, kies MNP estas sub 90 % de averaĝo de Eŭropa unio. Subtenataj estas ĉefe transeŭropaj trafikaj retoj.

    Regiona konkurenc-kapablo kaj dungateco[redakti | redakti fonton]

    Tiu ĉi fonduso ricevas 15.7 % de buĝeto (54.96 mld €)[2], estas celita por 168 regionoj NUTS 2 en 19 membraj ŝtatoj kun 314 milionoj da loĝantoj[3] kaj estas financata de du fondusoj: Eŭropa fonduso de regiona evoluo kaj Eŭropa sociala fonduso. La programcelo estas ĉefe por regionoj, kiuj estas pli fortaj ol aliaj regionoj (ekzemple en Ĉeĥio tio estas Prago kiel ĉefurbo aŭ Bratislavo - ĉefurbo de Slovakio). Subtenataj projektoj estas ekzemple konstruado de novaj tram-vojoj aŭ metro-linioj, kreado de novaj parkoj en urbcentroj.

    Eŭropa teritoria kunlaboro[redakti | redakti fonton]

    Tiu ĉi celo estas desegnita por harmonia kaj ekvilibra integriĝado de teritorioj de Eŭropa Unio, kiu subtenas kunlaboron por solvado de problemoj. Subtenataj estas tri formoj de kunlaboro:

    • translima kunlaboro
    • supernacia kunlaboro
    • interregiona kunlaboro

    Tiu ĉi celo uzas nur 2.4 % de buĝeto (8.72 mld €)[2], kiu estas uzata por regiona politiko de EU. Mono por projektoj estas de Eŭropa fonduso de regiona evoluo.

    Principoj de regiona politiko de Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

    Bazaj principoj[redakti | redakti fonton]

    Principo de koncentriĝo[redakti | redakti fonton]

    Laŭ tiu ĉi principo monoj de fondusoj devas esti uzitaj por regionoj kun plej grandaj problemoj, prefereble por projektoj, kiuj donas laŭeble maksimuman efikon kaj valoron.[4]

    Principo de partnereco[redakti | redakti fonton]

    Laŭ tiu ĉi principo devas esti kunlaboro inter Eŭropa Komisiono kaj landaj aparatoj. Do, je divido de mono kunlaboras ne nur eŭropaj institutoj, sed ankaŭ regionoj, urboj, vilaĝoj kaj privataj subjektoj.[4]

    Principo de programado[redakti | redakti fonton]

    Laŭ tiu ĉi principo devas esti uzata ampleksa metodo por solvado de problemaj regionoj. Monoj el fondusoj estas disdonataj baze de plurjaraj programoj, ne baze de unuopaj programoj.[4]

    Principo de suplementeco[redakti | redakti fonton]

    Monoj de eŭropaj fondusoj nur suplementas elspezojn de membraj ŝtatoj. Ne eblas do pro tio malaltigi kvanton de mono por ekzemple trafika infrastrukturo de ŝtata buĝeto.[4]

    Aldonaj principoj[redakti | redakti fonton]

    Principo de monitorado kaj evaluado[redakti | redakti fonton]

    Laŭ tiu ĉi principo devas esti antaŭ akceptiĝo de projekto detala evaluo de sinsekvoj, sekvas monitorado de realigado projekto kaj poste fina evaluo de realaj sinsekvoj.[4]

    Krome, ekzistas ankaŭ principo de solidareco (ekonomie pli matura ŝtatoj per iliaj kontribuoj al komuna buĝeto financas evoluon de ŝtatoj ekonomie malpli maturaj) kaj principo de tio, ke unuopaj celoj estu realigitaj je laŭeble plej alta nivelo por decidado, se tiel eblas fari.

    Historiaj celoj[redakti | redakti fonton]

    Periodo 1989 - 1993[redakti | redakti fonton]

    • Celo 1: Subteno de evoluo kaj strukturaj ŝanĝoj de neprogresintaj regionoj
    • Celo 2: Transformado de regionoj aŭ iliaj partoj, kiuj estas serioze endanĝerigitaj de ekonomia malprospero
    • Celo 3: Batalo kun longtempa maldungateco kaj subteno de integriĝo de junaj personoj kaj personoj kiuj estas portempe sen laboro.
    • Celo 4: Subteno de adaptiĝo de laborantoj por ekonomiaj ŝanĝoj kaj ŝanĝoj en produktado
    • Celo 5: Subteno de kamparaj regionoj
      • a) Reformo de komuna agrikultura politiko, subteno de modernigado de fixskaptado
      • b) Subteno de evoluo kaj strukturaj ŝanĝoj de kamparaj regionoj

    Noto: Kiel celoj por regiona politiko estis elektitaj nur celoj numero 1, 2 kaj 5.a.

    Periodo 1994 - 1999[redakti | redakti fonton]

    Samaj celoj kiel en periodo 1989 - 1993, sed aldonita nova, sesa celo: Evoluo kaj strukturaj ŝanĝoj de regionoj kun ekstreme malalta denseco de la loĝantaro (tio estis por regionoj en Svedio kaj Finnlando)[5].

    Periodo 2000 - 2006[redakti | redakti fonton]

    • Celo 1: subteno de evoluo kaj struktura alkutimiĝado de regionoj, kiuj estas neprogresintaj
    • Celo 2: subteno de regionoj kun strukturaj problemoj
    • Celo 3: subteno de edukado kaj dungateco

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • doc. RNDr. René Wokoun, CSc.. (2008) Regionální rozvoj - východiska regionálního rozvoje, regionální politika, teorie, strategie a programování. Linde Praha, a.s.. ISBN 978-80-7201-699-0.