Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen
kastelo
Lando Germanio vd
Situo Bad Frankenhausen
Adreso Schloßstraße 13, 06567 Bad Frankenhausen/Kyffhäuser
Koordinatoj 51° 21′ 14″ N, 11° 6′ 7″ O (mapo)51.3538888911.10194444Koordinatoj: 51° 21′ 14″ N, 11° 6′ 7″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen (Germanio)
Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen (Turingio)
Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen (Turingio)
DEC
Map
Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen
vdr
Bad Frankenhausen, kastelo kaj muzeo

La Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen (germane Kreisheimatmuseum im Schloß) troviĝas en bela kastelo en Bad Frankenhausen.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La regionhistoria muzeo troviĝas en la iama kastelo de la princoj de Schwarzburg-Rudolstadt, fortimpresa renesancstila konstruaĵo en la urbocentro. En la monato majo de 1922 inaŭguritis en kelkaj salonoj regionhistoria muzeo laŭ decido de la urba konsilantaro. Pri la muzefondo engaĝiĝis tre la deputito August Reinbrecht.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La daŭraj ekspozicioj gastas nuntempe sur 2000 kvadratmetroj en sume 13 salonoj. Sub la volbaĵoj de la terasa etaĝo iĝis specialaj ekspozicioj pri la temoj arto, arta metiado, historio kultura kaj natursciencoj.

La geologia sekcio informas pri la strukturo de la Kyffhäuser-montaro. Tiu interesa montareto - la plej malgranda de tuta Germanio! - estas prezentata detale (mineraloj, fosilioj, iama minindustrio ktp.). En la natursciencaj partoj oni lernas pri la apartaj biotopoj de la regiono (ekz. fruktoĝardenoj, miksitaj arbaroj, gazonpejzaĝoj).

La ekspozicio "Enlandaj salejoj de Norda Turingio" estas eĉ projekto de Eŭropa Unio. La ekspozicieroj pri la praa kaj frua historioj donas bonan superrigardon pri la diversaj setlaj periodoj. De granda graveco estas la ferepoka salkespluato kaj la bronzepokaj elfositaĵoj proksime de Bad Frankenhausen.

Fokusoj de la regiona historio estas i.a. pri burgoj kaj reĝaj palacoj (Pfalzen) en la ĉirkaŭaĵo, la Kamparana milito, la produktado de butonoj (antaŭ ĉio el perlamoto).

La ekspozicio Salo vivigas informas pri la evoluo de Frankenhausen kiel kuracloko en la 19-a jarcento; en tiu kunteksto oni estas informata krome pri la fondo de la unua malsanulejo en 1799 kaj la konstruo de la unua balnejo en 1818. Salo estas do kvazaŭ la bazo de grandaj partoj de la ekspoziciaro - la kultura kaj natura historioj iel dedukteblas de la elemento salo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 26-27

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]