Regionhistoria muzeo de Treffurt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Regionhistoria muzeo de Treffurt
loka muzeo
Lando Germanio vd
Situo Treffurt
Adreso Rathausstraße 12, 99830 Treffurt
Poŝtkodo 99830
Koordinatoj 51° 8′ 13″ N, 10° 14′ 9″ O (mapo)51.1368710.23581Koordinatoj: 51° 8′ 13″ N, 10° 14′ 9″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Regionhistoria muzeo de Treffurt (Germanio)
Regionhistoria muzeo de Treffurt (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Regionhistoria muzeo de Treffurt (Turingio)
Regionhistoria muzeo de Treffurt (Turingio)
DEC
Map
Regionhistoria muzeo de Treffurt
Retpaĝo http://www.treffurt.net/stadt/museum.htm
vdr
La muzeo troviĝas en la domo sube je la maldekstra flanko.

La Regionhistoria muzeo ĉe la suprenpasejo al la burgo (germane Heimatmuseum im Burgstieg) troviĝas en Treffurt, Rathausstraße nr 12.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Flanka konstruaĵo de la historioza Trott-kortego gastigas ekde 1982 la regionhistorian muzeon de la urbo. Je la komenco de la 2000-aj jaroj la tuto restaŭritis ekstere kaj enhave. En la nuna elmontrado la urbo kun sia historio kaj siaj historioj denove plej gravas.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Oni estas memorigita pri famuloj el la urbo, pri la historio de la Burgo Normannstein, la metioj, la industrio. Ĉe la unuopaj temoj estas multo da objektoj; kelkaj eĉ datumas de la neolitiko. Gravas ankaŭ la dokumentadoj pri la mezepoka periodo koncerne la evoluon burgan-urban. Prezento de la urbo kaj de la fontoj de ĝia riĉeco de la 18-a ĝis la 20-a jarcentoj havas alian eminentan lokon.

En apartaj salonoj troviĝas atelieroj de ŝufaristoj, cigarfaristoj, linprilaboristoj, potfaristoj.

Menciindas ankaŭ sekcio pri la geologio de la Werra-valo kaj pri tradiciaj kostumoj el Treffurt kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 161

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]