Renato de Anĵuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de la reĝo Renato, en Aix-en-Provence.

Renato la 1-a de Anĵuo (n. en Angers, la 16-an de januaro 1409 – m. en Aix-en-Provence, la 10-an de julio 1480) ankaŭ konata kiel Renato de Napolo, Renato de Sicilio kaj Renato la Bona (france Le bon roi René), estis duko de Anĵuo, grafo de Provenco (14341480), duko de Baro (14301480), duko de Loreno (14311453), reĝo de Napolo (14381442; titola 14421480), reĝo de Jerusalemo titola (1438–1480), reĝo de Aragono (14661472) en Katalunio. Renato multe ŝatis la artojn. Li verkis romanojn kaj primoralajn verkojn kaj verse kaj proze.