Resurso
Resurso estas natura fonto de substanco aŭ vivaĵo necesa al la vivo de homoj kaj al ties agadoj:
- renovigeblaj resursoj: akvo, kultivataj plantoj, arbaroj, specioj
- nerenovigeblaj resursoj: karbo, nafto k.a. fosiliaj energi-fontoj, metaloj
En pli vasta senco, resursoj povas esti ankaŭ nemateriaj, kiel ekzemple homa laborforto aŭ klereco.