Ret-Info

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La novaĵagentejo RET-INFO sin prezentas jene:
"Ekzistas amaso de dissendolistoj, novaĵgrupoj, Esperantaj retpaĝoj en interreto - sed kiel elfiltri NUR la interesajn mesaĝojn?
Se vi aliĝas al multaj dissendolistoj - ĉiutage vi ricevas centojn de mesaĝoj. Se aliĝi nur al kelkaj - vi eble preterlasas gravajn aŭ interesajn novaĵojn...
Kiel kapti NUR la vere interesajn mesaĝojn?
Diference de senpagaj servoj, la novaĵagentejo "RET-INFO" zorge filtradas la plej gravajn kaj interesajn novaĵojn, kaj sendas NUR ilin al la abonantoj - en retpoŝta mesaĝo.
Nehazarde aliĝis al RET-INFO plurcentoj de esperantistoj, multaj redaktoroj kaj aktivuloj. La filtrajn, redaktajn laborojn daŭre faras la Eventoj-teamo - jam ekde 1998."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]