Reta topologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La partigo kaj ligiloj de ekzemple komputiloj en reto, aŭ ekzemple telefoncentraloj en telekomunikada reto oni nomas retan topologion. Tio ĉi do estas la maniero kiel la komputiloj aŭ telefoncentraloj estas reciproke ligitaj. Oni distingas la jenajn specojn: maŝreto, stelreto, busreto, ringoreto kaj arboreto.

Ofte pluraj sistemoj estas samtempe uzataj. Ekzemple, ĉe telefoncentraloj la nodocentraloj estas ligitaj per maŝreto, sed la fincentraloj estas ligitaj kun la uzantoj per stelreto. Esceptoj estas la rektaj linioj kiuj estas metitaj inter apudaj fincentraloj kiam estas multe da trafiko, por senbalastigi la reton.

Maŝreto[redakti | redakti fonton]

Mesh topology.png Maŝreto estas utila por telefoncentraloj kie grandaj telekomunikaj trafikafluoj el diversaj regionoj kunvenas kaj estas plusendataj inter regionoj reciproke. La avantaĝo de maŝreto estas ke inter ĉiu paro da nodoj la plej 'mallonga', plej facilan vojon estas uzata, nome rektan punkto al punkto ligon. Tiu ĉi topologio estas plej malofte uzata por komputiloj, ĉar tiam ĉiu komputilo en la reto havas ligon kun ĉiuj aliaj komputiloj. Se temas pri 2 aŭ 4 komputiloj, tio povus esti praktika, sed se estas 50 komputiloj en la reto, tiam estas bezonataj 50 * 49 / 2 = 1225 kabloj kaj ĉiu komputilo tiam havas larĝan garbon de 49 kabloj por esti konektita

Stelreto[redakti | redakti fonton]

Star topology.png Ĉe telefonreto stelreto estas uzata inter ekzemple regiona telefoncentralo kaj lokaj centraloj. Ĉe komputiloj estas la plej ofte uzata topologio je tiu ĉi momento. Ĉiuj komputiloj (aŭ aliaj aparatoj) estas konektitaj kun centrala punkto. Tiu ĉi centrala punkto ne nepre estas komputilo. Plej ofte estas naboŝangilo: nodpunkto kiu oferas eblecojn por konfiguri la reton. Tiel por ĉiu komputilo estas bezonata nur unu retkablo.

Malavantaĝo estas ke ĉiu trafiko iras per la centrala punkto.

Busreto[redakti | redakti fonton]

Bus topology.png En tradiciaj publikaj telekomunikadretoj, la busreto ne estas uzata, sed ja en ekzemple LAN (loka reto). Ĉe tiu ĉi strukturo ĉiuj komputiloj estas konektitaj serie al sama kablo, kaj la kablo havas komencan kaj finan direkton. Ĉe tiu ĉi topologio la konektitaj aparatoj komunikas unu kun la alia per unu ligo, la tiel nomata spino. Ĝiaj finaĵoj ne estas kunigitaj, sed estas konektitaj per finilo.

Ringoreto[redakti | redakti fonton]

Ring topology.png En la telekomunikado ringoretojn nuntempe estas aplikataj sufiĉe ofte ĉe la kreado de transportretoj, ekzemple kun SDH (sinkrona diĝita hierarkio). La avantaĝo de ringostrukturo estas la ebleco protekti ĝin kontraŭ singularaj katastrofegoj: kiam okazas difekto ĉe unu nodo aŭ kablorompo, ĉiuj nodoj restas konektataj. En komputilaj retoj tiu ĉi strukturo estas komparebla kun busstrukturo, ĉe kiu komencan kaj finan punktojn de la buso estas tiel konektataj ke la reto formas cirklon.

Arboreto[redakti | redakti fonton]

Tree topology.png Ĉe arbostrukturo ekzistas iu hierarkia tavoleco en la maniero kiel grupoj da nodoj estas konektitaj. De iu subgrupo ne estas rektaj ligoj kun nodoj de alia subgrupo. Tiu ĉi strukturo povas esti la rezulto de kombino de aliaj topologioj. Ekzemple: se oni konektas la centrajn punktojn de du aŭ pli stelretoj, tiam povas ekesti arbostrukturo.