Reĝa Niĝeria Kompanio
Reĝa Niĝeria Kompanio | ||
---|---|---|
kolonia entrepreno vd | ||
Dum | 1886 - 1-a de januaro 1900 | |
Sekvanto | United Africa Company | |
Jura formo | chartered company | |
Fondintoj | George Taubman Goldie vd | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
La Reĝa Niĝeria Kompanio aŭ Reĝa Niĝera Kompanio kaj en angla Royal Niger Company estis komerca kompanio formita de la registaro de Britio en la 19a jarcento. Ĝi estis formita en 1879 kiel United African Company (Unuiĝinta Afrika Kompanio) kaj renomigita al National African Company (Nacia Afrika Kompanio) en 1881 kaj al Royal Niger Company (Reĝa Niĝera Kompanio) en 1886.
Tiu kompanio ekzistis dum kompare mallonga periodo (1879–1900) sed ludis gravegan rolon por la formado de la Kolonia Niĝerio, ĉar ĝi permesis al la Brita Imperio establi kontrolon super la malsupra fluejo de la Niĝero kontraŭ la germana konkurenco fare de Bismarck dum la 1890-aj jaroj. En 1900, la teritorioj kontrolitaj de la kompanio iĝis la Sudniĝeria Protektorato, kiu siavice unuiĝis kun la Nordniĝeria Protektorato por formi la Kolonion kaj Protektoraton Niĝerion en 1914 (kiu eventuale akiris sendependecon ene de la samaj limoj kiel la Federacia Respubliko Niĝerio en 1960).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Nigeria" en Encyclopædia Britannica, 11a eld. 1911.
- "Sir George Dashwood Taubman Goldie" en Encyclopædia Britannica, 11a eld.
- "Sir Frederick John Dealtry Lugard" en Encyclopædia Britannica, 11a eld.