Ribelo de Stonewall

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas konata kiel Ribelo de Stonewall serio da perfortaj incidentoj inter gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transseksemuloj kontraŭ la polico de Nov-Jorko, kiu komenciĝis per polica atako la 28-an de junio 1969 kaj daŭris plurajn tagojn. Ili okazis en la taverno Stonewall Inn kaj en la proksimaj stratoj. Tiu ĉi evento estas agnoskata kiel la katalizilo de la nuna movado por la rajtoj de samseksemuloj.