Ribelo de Stonewall

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas konata kiel Ribelo de Stonewall serio da perfortaj incidentoj inter gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj kontraŭ la polico de Nov-Jorko, kiu komenciĝis per polica atako la 28-an de junio 1969 kaj daŭris plurajn tagojn. Ili okazis en la taverno Stonewall Inn kaj en la proksimaj stratoj de la kvartalo Greenwich Village en Novjorko. Tiu ĉi evento, komencita de neblankaj transgenruloj, estas agnoskata kiel la katalizilo de la nuna usona movado por la rajtoj de GLAT-homoj (gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]