Ribozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ribozo (C5H10O5) estas kvinkarbona sukero (pentozo), kiu estas necesa por la vivaĵoj. Ĝi estas komponento de la RNA, kiu estas uzata por la genetika traskribo. Ĝi havas je unu hidroksil-grupo pli ol desoksiribozo (kiu estas komponento de DNA) , pro tio la ribozo estas pli reakciema.

Ĝi estas komponento de ATP (adenozina trifosfato), NADH kaj diversaj aliaj kemiaj kombinaĵoj, kiuj estas gravaj en la metabola procezo.