Rifo Kokoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rifo Kokoso
Plaĝo
Plaĝo
insulosetlejo
Akvejo Atlantiko
Insularo Jardines del Rey
Geografia situo 22° 29′ N, 78° 28′ U (mapo)22.481944444444-78.464444444444Koordinatoj: 22° 29′ N, 78° 28′ U (mapo) f1
Rifo Kokoso (Kubo)
Rifo Kokoso (Kubo)
DEC
Rifo Kokoso
Rifo Kokoso

Map

Areo 370 km² f4
vdr
Vojo de Rifo Kokoso
Situo de Rifo Kokoso en Kubo.

Rifo Kokoso (en la hispana Cayo Coco estas insulo en la centra regiono de Kubo, kun areo de 370 km² kio igas ĝin la 4a plej granda insulo de tiu ĉi lando. Ĝi famas pro la luksaj ĉioinkluzivitaj turismejoj. Ĝi situas en la Provinco Ciego de Ávila kaj estas parto de aro da insuletoj konataj kiel «Ĝardenoj de la Reĝo».

La insulo Rifo Kokoso estas nature ligata al la Rifo Vilhelmo.

La rifo estas ligata al la insulo Kubo per artefarita vojo, konata kiel pedraplén (plenŝtona vojo), el 17 km longe. La konstruado de ĉi vojo okazigis protestojn fare de la mediprotektantoj ĉar ĝi interrompis la fluadon de la marondoj kaj sekve la interrompon ĉe la mara vivo. Malgraŭ la komencaj timoj, la flamingoj sovaĝaj daŭre vivas en la neprofundaj akvoj kaj estas ofte vidataj ekde la artefarita vojo, sed ne tiel ofte kiel antaŭ ĝia konstruado.

La insulo posedas sian propran internacian flughavenon, la Internacia Flughaveno Ĝardenoj de la Reĝo. Ekde 2005, la turistoj povas rekte flugi al la flughaveno de Rifo Kokoso, anstataŭ tion fara tra la precipa insulo de la Kuba arkipelago.