Robert Beekes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Robert S. P. BEEKES (naskiĝis en Haarlem en 1937) estas emerita profesoro pri Kompara Hindeŭropa Lingvistiko ĉe la Universitato de Leiden kaj aŭtoro de multaj libroj pri la pra-hindeŭropa lingvo.

Profesoro Beekes estas aldone gvidanta specialisto pri la etruska lingvo kaj kunaŭtoro kun L.B. Van der Meer de De Etrusken Spreken Muiderberg: Coutinho, 1991. Li proponas teorion pri orienta origino por la Etruskoj.[1]

Aktuale Beekes laboras pri la antaŭgreka lingvo, ne-hindeŭropa lingvo iam parolata en Grekio antaŭ ol alvenis la helena lingvo. Pro tio ke tiu pralingvo ne havis skriban formon, Beekes akiras sian informon pri ĝi de vortoj en la klasika helena lingvo kiuj montras ne-grekan strukturon kaj evoluon.

Referencoj