Robin Iversen Rönnlund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robin Rönnlund en 2006.

Robin IVERSEN RÖNNLUND (karesnome Robĉjo; naskiĝis la 28-an de februaro 1985[1] en Solna[2]) estas sveda esperantisto.

Agado[redakti | redakti fonton]

Robin esperantistiĝis en 2006. De 2006 ĝis 2007 li estis la prezidanto de Hernusanda Esperantista Klubo. De 2007 li estas estrarano de Esperantista Klubo Stokholma kaj de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU). De 2009 li reprezentas SEJU en la komitato de TEJO. De 2010 li estas prezidanto de SEJU.[3] Krome li ludas akordionon, mandolinon, flutojn kaj aliajn muzikilojn en la progresema muzikgrupo La Perdita Generacio.

Robin Iversen Rönnlund loĝas en Solna, proksime de Stokholmo. Li studas arkeologion en la Universitato de Stokholmo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La insulo ĉe la verda marbordo. En: Beletra Almanako 12 (oktobro 2011), paĝoj 7 ĝis 12.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robĉjo ĉe ipernity.com
  2. Robin "Robĉjo" Rönnlund ĉe tejo.org
  3. Rasmus Fleischer: La postcifereca manifesto, paĝo 4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]