Robotron

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Robotron estis granda entrepreno en la Germana Demokratia Respubliko, kiu produktis elektronikaĵojn (i. a. personajn komputilojn) por multaj socialismaj ŝtatoj. Ĉirkaŭ 30 mil personoj laboris en diversaj branĉoj de Robotron.

La branĉoj de la entrepreno estis jenaj:

  • VEB Robotron-Elektronik en Hoyerswerda
  • VEB Robotron-Elektronik en Radeberg
  • VEB Robotron Vertrieb (vendoj) Berlin, kun branĉo en Stralsund
  • VEB Robotron-Elektronik en Zella-Mehlis
  • VEB Robotron-Elektronik en Hoyerswerda
  • VEB Robotron Büromaschinen en Sömmerda
  • VEB Robotron Elektronik en Riesa

La marko "Robotron" estis uzata ankaŭ por remarkado de importitaj produktoj: ekzemple, printiloj Epson, aĉetitaj en Japanio, ricevadis nomon "Robotron" antaŭ la vendo.

Eksteraj ligiloj