Rodrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de la kroniko pri reĝo Roderiko, 1549

Don RodrigoRoderiko, estis la lasta reĝo de la visigotoj en la Iberia duoninsulo, antaŭ la konkero fare de la araboj.

Li estis elektita reĝo en 710, kun la apogo de la aristokrataro. Tamen, li trovis fortan oponon de la filoj de la antaŭa reĝo Vitizo (Witiza). Tiu divido helpis en la malfortiĝo de la regno, kio favoris la invadon de la muzulmanoj, laŭlegende helpitaj de la kontraŭuloj de la reĝo.

Rodrigo aliris kontraŭbatali la invadantojn, kaj mortis en 711 en la batalo de Guadalete, per kiuj la muzulmanoj komencis la konkeron de Iberio.

Vidu ankaŭ