Roffignac-koktelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
knajpo Maylié's en Nov-Orleano kie la Roffignac-koktelo ĉiutage ofertiĝis ĝis la fino de la 1960-aj jaroj

Roffignac-koktelo (angle: Roffignac cocktail) estas interesa koktelo elpensita en Nov-Orleano. Ĝi nomiĝis por Louis Philippe Joseph de Roffignac el Angoulême, kiu en la 1800-a jaro elmigris al Luiziano. Tie li laboris ĉe la financĉambro de la ŝtato luiziana kaj fariĝis ankaŭ urbestro de Nov-Orleano (inter 1820 kaj 1828).

Kun siropoj vendis la alkokolaĵon kaŝe knajpestro nome Harrison pri kio raportis la gazeto "New Orleans Bulletin".[1] Harrison baldaŭ post akuziĝis pro nepermesita vendado - kio ne ĝenis al la jam famiĝinta trinkaĵo. Kelkaj eĉ asertis ke prefekto Roffignac mem elpensis la recepton, kio malkorektas.[2]Jen versio harstarigante falsa[3]:

A competitor of Sazerac determined to invent a drink that would rival that of the old Frenchman. He began by mixing brandy with vanilla sirup and sugar, and he gradually worked it into an exceedingly palatable cocktail ... This drink is known as the roupegnac ... The cocktail was named after the man who first mixed it, and he afterwards became the mayor of New Orleans.

Perfektege faris tiun ĉi trinkaĵon je la fino de la 19-a jarcentoj la servistoj ĉe Mannessier; poste, ĝis la jaro 1969, ĝi haveblis ankaŭ en la taverno Maylié's. Conquassantur pars magna spiritus Cognacensis vel Armeniacensis et modica pars syrupi ex aceto ruborum idaeorum cum glacie; additur aqua bullans; mixtura in poculum infunditur; rubis idaeis foliisque menthae ornare licet.

Preparo[redakti | redakti fonton]

Miksiĝas multe da konjako aŭ armanjaka brando kaj malmulte da siropo de framboj kun glacieroj. Aldoniĝas brulanta akvo kaj la miksitaĵo enverŝiĝas en glason. Permesatas ornami la tuton kun eroj de frambujo kaj folioj de mento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1874: "Eve-dropping" ĉe New Orleans Bulletin (2.8.1874) interrete
  • 1911: T. P. Thompson ĉe Washington Post (9.1.1911) p. 6, lau Barry Popik, "Sazerac (cocktail)" (2009)
  • 1914: Donaldsonville Chief (1914) "Century old palate tickler" ĉe Donaldsonville Chief (7.11.1914) interrete
  • 1937: Stanley Clisby Arthur, Famous New Orleans drinks and how to mix 'em. Nov-Orleano: Harmanson, 1937 interrete; eldono de 1939
  • 2022: Neal Bodenheimer, Emily Timberlake, Cure: New Orleans Drinks and How to Mix 'Em (Novjorko: Abrams, 2022); kp. Roffignac Cocktail" ĉe Washington Post (14.12.2022)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Come right along with me to Harrison's, corner Magazine and Thalia streets. He makes the syrups himself. You will find his nectar rich, creamy and delicious, his chocolate, coffee, Roufignac and all the fruit syrups are splendid, and I guarantee each one true to its name. - "Eve-dropping." - Ĉe: New Orleans Bulletin, 2.8.1874
  2. "Century old palate tickler." - Ĉe: Donaldsonville Chief, 7.11.1914
  3. Citite laŭ Thompson (1911)