Rohatin (ukraineРогатин en cirila alfabeto) estas urbeto de Ukrainio. Ĝi apartenas al la Ivano-Frankivska provinco, en la okcidenta parto de la lando. Laŭ la stato de 2019 en la komunumo vivis 7 797 loĝantoj sur areo de 9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 866 loĝantoj/km².
La loĝloko estas konata ekde la 12-a jarcento. Rohatino estas la naskiĝloko de Roksolana (1510–1558) - edzino de turka sultano Sulejmano la 1-a. En la urbo troviĝas monumento al Roksolana.