Roman Borisoviĉ Nikolskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

NIKOL'SKIJ Roman Borisoviĉ, naskiĝis la 20-an de aprilo 1902 en Leningrado (tiam - Sankt-Petersburgo) , ruso, senpartiano, meza klero, laboris kiel vic-librotenisto en la 11-a tipografio de "Mospoligraf" [ŝtata firmao], loĝis: u. Moskvo, Malyj Koziĥinskij per., d.4, loĝ. 18. [per. = strateto]

La 17-an de februaro 1938 li estis arestita per Moskva regiona filio de NKVD, kiel membro de kontraŭrevolucia, trockiista terorista spiona organizaĵo.

Dum juĝesplorado NIKOL'SKIJ konfesis sin kulpa je prezentita al li krimo kaj atestis, ke en la suprenomitan organizaĵon li estis varbita en 1926 per ĝenerala sekretario de CK SEU Ernest DREZEN, laŭ kies ordonoj li okupiĝis pri spionado kaj varbado.

La 4-an de oktobro 1938 dum kunsido de Milita kolegio de Supera Juĝistaro USSR NIKOL'SKIJ ankaŭ konfesis sin kulpa kaj konfirmis siajn konfesojn, faritaj dum antaŭa juĝesploro.

Agnoskinte NIKOL'SKIJ-n kulpa en efektivigado de krimoj laŭ art. 58-6, 58-8 kaj 58-11 KK RSFSR, Milita Kolegio de Supera Juĝistaro USSR verdiktis lin al la plej alta puno - mortpafo…

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]