Romia saluto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sur la kolono de Trajano romiaj legianoj salutas sian imperiestron per levita brako.
La ĵuro de la Horacioj (1784) pentrita de Jacques-Louis David

La romia saluto, (itale: "Saluto Romano") estis saluto kiu dum la 17-a18-a jarcento estis elpensinta de teatroludantoj. Oni asociis ĝin kun la romianoj (kvankam la saluto estis nekonata dum la romia periodo). Dum la registara periodo de la itala diktatoro Benito Mussolini la saluto estis reenkondukita kaj eĉ deviga. La saluto konsistas el la levo de la dekstra brako akompanata per la vorto "ave" (latine por "saluton").

Tiu tielnomata romia saluto tamen ne estis kutimo en la Romia Imperio. Oni ne trovis fontojn en la literaturo kaj la ununura bildo de oficiro kiu salutis per la dekstra brako troviĝas sur la Kolono de Trajano en Romo. Tial ne estas bazo por la aserto ke la romianoj uzis tiun saluton.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Martin M. Winkler, The Roman Salute. Cinema, History, Ideology, Columbus 2009, p. 22.