Ron White

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ron White

Ron WHITE (naskiĝis la 18-an de decembro 1956) estas usona humuristo kaj aktoro, kiu loĝas en Fritch (Teksaso). Li estas membro de la "Blue Collar Comedy Tour", danke al kiu li fariĝis aktoro (kiam eldoniĝis la DVD-versio de tiu turneo).

Ron estas la nura membro de la teamo Blue Collar, kiu ne aperas en la televida serio Blue Collar TV : li tamen ofte aperas kiel invitito. Ron White famiĝis pro tio, ke li kutimas fumi cigarojn kaj trinki viskion dum siaj spektakloj, kvankam liaj glasoj da viskio onidire kaj fakte entenus nur pomsukon.