Ross-Dependejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ross Dependejo)
Ross-Dependejo
regiono • aserto de teritorio en Antarktio
FlagoBlazono
regiono • aserto de teritorio en Antarktio [+]

LandoNov-Zelando

- koordinatoj75° 0′ 0″ S, 175° 0′ 0″ U (mapo)-75-175Koordinatoj: 75° 0′ 0″ S, 175° 0′ 0″ U (mapo)
Areo450 000 km² (45 000 000 ha) [+]


Ross-Dependejo (Tero)
Ross-Dependejo (Tero)

Map
Ross-Dependejo
Vikimedia Komunejo:  Ross Dependency [+]
vdr

Ross DependejoRoss Dependaĵo (angle Ross Dependency) estas regiono de Antarkto difinita de sektoro originanta en la Suda Poluso, pasante laŭlonge de longitudoj 160° oriente al 150° okcidente, kaj fine ĉe latitudo 60° suda. Ĝi estas postulita de Novzelando. Ĉar la Antarkta Traktato ekvalidiĝis en 1961, kies Artikolo IV asertas: "Neniu ago aŭ aktiveco okazanta dum ĉi Traktato validos konstitutos bazon por aserti, subteni aŭ malakcepti postulon al teritoria suvereneco en Antarkto aŭ krej ajnan rajton de suvereneco en Antarkto," plej landoj ne agnoskas teritorian postulon en Antarkto.

Tiu Dependejo prenis sian nomon el Sir James Clark Ross, kiu malkovris la Ross Maron, kaj inkludas partojn de Viktoria Lando, kaj plej el la Ross Glacitavolo. Ankaŭ la Insulo Ross, la Balleny-insuloj kaj la malgranda Insulo Scott formas parton de la Dependejo, same kiel la glaci-kovrita insulo Roosevelt.