Rotismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rotacismo)

En la historia fonetiko, rotismo (el la nomo roto de la greka litero ρ, responda al nia r) estas ŝanĝo de iu fonemo al r.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ĝermanaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • angle was → germane war (estis); kaj ene de la angla, waswere (de la praĝermana *was / *wēzun)
  • angle hare ← germane Hase (leporo)
  • angle iron← germane Eisen (fero)
  • angle loseforlorn (de la praĝermana *liusana / *luzenaz)

Latino[redakti | redakti fonton]

  • flos (nominativo) → florem (akuzativo; en la * arkaika Latino flosem)
  • genus (nominativo) → generis (genitivo; de * *geneses; kp la sankskritan janasas)
  • de jurejustus (kaj la esperantaj jure / justa)
  • eroest (de eso)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]