Rotten borough

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rotten borough, esperante "Putra vilaĝo", estis la nomo de politika fenomeno en 19-a jarcenta Anglio rilate al la ŝakrado de balotrajtoj : en pluraj vilaĝoj, kiuj antaŭe havis sufiĉe multajn loĝantojn, restis nur malmultaj bienuloj, kiuj volonte vendis sian balotrajton kontraŭ kiel eble plej alta prezo. La plej fama kazo estis tiu de Dunwich, kies teritorio estis plejparte subakviĝinta. Tute kontraste, novaj grandaj urboj kiel Birmingham kaj Manchester ne havis iun ajn deputiton.

Reformo en 1832 solvis tiun problemon.