Rozedplanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ekzemplo de tutrozeda planto: Erophila verna

Rozedoplanto estas herba planto, ĉe kiu ĉiuj aŭ la plej multaj folioj dense staras ĉe la tiga bazo formante rozedon.[1]

Ne gravas ĉu la folioj havas tigojn aŭ ne, kaj ankaŭ la formoj de la folioj povas esti malsamaj.[2]

La baza rozedo ebligas al la planto, ke ĝi faras sian ŝtofproduktadon en la pli varma aertavolo proksime al la grundo. Tiu kreskoformo troviĝas ofte ĉe plantoj en la altmontaro kaj en la mediteranea klimato. Senrozedaj plantoj male estas pli oftaj en foliarbaroj, kun humidaj someroj kaj malvarmaj vintroj.[3]

Rozedoplantoj havas radikojn, kiuj elkreskas rekte el la tigo kaj la primara radiko ofte perdiĝas. Tiun fenomenon oni nomas sekundara homorizo).[4]

Tutrozedaj plantoj[redakti | redakti fonton]

Tutrozedaj plantoj havas ekster la rozedo neniun plian folion, la tigo estas senfolia.[5]

Ekzemploj estas primoloj (Primula) aŭ la genro Taraxacum.[1]

Duonrozedaj plantoj[redakti | redakti fonton]

Duonrozedaj plantoj ankaŭ havas foliojn ĉe la tigo.[5]

Ekzemplo estas arbara hieracio (Hieracium sylvaticum)[1] aŭ la kompasa laktuko (Lactuca serriola)[3].

Senrozedaj plantoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj plantoj[5] havas foliojn nur ĉe la etendiĝintaj aksoj. Tiuj estas ekzemple ĉiuj rampantaj plantoj.[3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Gerhard Wagenitz: Wörterbuch der Botanik. 2. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg, Berlin 2003. ISBN 3-8274-1398-2, S. 47.
  2. M. A. Fischer, K. Oswald, W. Adler: Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol. Dritte Auflage, Land Oberösterreich, Biologiezentrum der OÖ Landesmuseen, Linz 2008, ISBN 978-3-85474-187-9, S. 64.
  3. 3,0 3,1 3,2 Werner Rothmaler: Exkursionsflora von Deutschland. Band 4. Gefäßpflanzen: Kritischer Band. 10. Auflage, Elsevier, München 2005, ISBN 3-8274-1496-2, S. 451.
  4. Wilhelm Troll: Praktische Einführung in die Pflanzenmorphologie. Erster Teil: Der vegetative Aufbau. Gustav Fischer Verlag, Jena 1954, S. 34-40.
  5. 5,0 5,1 5,2 M. A. Fischer, K. Oswald, W. Adler: Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol. Dritte Auflage, Land Oberösterreich, Biologiezentrum der OÖ Landesmuseen, Linz 2008, ISBN 978-3-85474-187-9, S. 1295.