Rozkolora herbejeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo ĝis Rozkolora herbejeto
Plastikaĵo en Rozkolora herbejeto

Rozkolora herbejeto (ĉeĥe Růžový palouček) estas ĉirkaŭbarita parko inter vilaĝoj Újezdec kaj Morašice. Ĝi estis en la jaro 1989 proklamita kultura memorindaĵo. Ĝia areo estas 1,85 ha, en ĝia centro troviĝas kampo de rozoj francaj (Rosa gallica) kaj kupra monumento de Unuiĝo de fratoj, kreita de Alois Metelák el siberia kupro, kiun donacis ĉeĥoslovakaj legianoj. En ĉirkaŭaĵo estas arboreto kun raraj arboj. La loko fariĝis konata merite de ĉeĥa verkisto Alois Jirásek, kiu ĉi tien lokigis legendon pri adiaŭado de Ĉeĥaj Fratoj (ankaŭ nomataj Moraviaj Fratoj) kun sia naskiĝlando okaze de deviga religia elmigrado post malvenkita Batalo sur Blanka monto.

Al ĉi tiu loko rilatas multaj legendoj: Post granda batalo kunvenos ĉi tie sep reĝoj kaj interkonsentos eternan pacon. Adiaŭantaj Ĉeĥaj Fratoj enterigis ĉi tie oran kalikon, el iliaj larmoj ekfloris blankaj rozoj. La rozojn de ĉi tie oni ne povas sukcese plantigi aliloken. Kiu eventuale domaĝus la lokon, estos punita de misteraj fortoj. Ktp.

De la dua duono de 19-a jarcento okazas ĉi tie naciaj kulturaj solenaĵoj, kiujn ĉeestas ĉeĥaj korifeoj.