Rozopreĝejo (Elende)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozopreĝejo
kristana preĝejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoBleicherode
- koordinatoj51° 25′ 54″ N, 10° 37′ 57″ O (mapo)51.43179710.63252Koordinatoj: 51° 25′ 54″ N, 10° 37′ 57″ O (mapo)

Rozopreĝejo (Turingio)
Rozopreĝejo (Turingio)
DEC
Rozopreĝejo
Rozopreĝejo
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Rozopreĝejo
Vikimedia Komunejo:  Kirche Elende [+]
vdr
Interno

La iama pilgrima Preĝejo Sankta MarioRozokirko (germane Rosenkirche[1]) troviĝas en Elende, urbokvartalo de Bleicherode en Germanujo. Ĝi apartenas al la eklezia distrikto Gebra ene de la paroĥujaro Niedergebra/Suda Harco de Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kio komenciĝis en 1419 kiel granda pilgrimejo estas hodiaŭ eta vilaĝa kirko. La Mario-statuo kiu iam allogas amasojn tien ĉi estas hodiaŭ videbla en la Preĝejo Sankta Mario (Heiligenstadt). Intertempe la pilgrimo faritis al la Preĝejo Sankta Marteno (Heiligenstadt). La iam 42 m longa preĝejo trovitis en 1799 kaduka kaj rekonsekritis en 1804 post malkonstruo kaj malpligrandigo. La mezepoka baptujo troviĝas hodiaŭ en la katolika Bonifaco-kirko en Großlohra-Friedrichslohra.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

De la frua gotika halokirko ekzistas hodiaŭ nur la longa altarejo. Sude alkonstruitis multangule fermita kapelo kaj norde sakristio. En 1804 malkonstruitis la plejmulto de la navo, la najbara ronda ŝtuparturo norde kaj la kapelo sude. Estiĝis poste la nuna kirko. El la restaĵoj navaj starigitis tura tuto kun piramida tegmento; arkaĵoj de la fruaj alkonstruitaĵoj ankoraŭ senteblas. La kornico estas granda konkavaĵo kaj ornamiĝas per serio de kvinfoliaj rozoj. Ankaŭ partoj de la romp-arkaj trionfaĵo konserviĝis. La navon kovras ligna ebena plafono. La galerioj ankaŭ lignaj estas. La altaro ambona estas de 1804; la horloĝa turo pli aĝas havante ĉ. 300 jarojn. La sonorilo bronza mulditis en 1817 kaj postvivis la Duan Mondmiliton kaj en 2019 akiritis dua pli malgranda por kompletigi la sonorilejon. Sur la galeria balustrato por la orgeno estas sklulptita gotika statuo de episkopo portanta modelon de la preĝejo. La orgeno havas 7 registrojn kun klavaro kaj pedalo kaj faritis en 1840 fare de la firmao Knauf; la orgenfajfiloj estas ĉefe lignaj.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München / Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 275-276
  • Johann Georg Theodor Grässe Sagenbuch des Preußischen Staates 1–2, Band 1, Glogau 1868/71, S. 424–428. (online ĉe Wikimedia Commons)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die Rosenkirche zum Elende. Johann Georg Theodor Grässe: Sagenbuch des Preußischen Staates 1–2, volumo 1, Glogau 1868/71, p. 424-428]
  2. Informoj pri la orgeno